Gábor Péli
Gábor Péli, laŭ hungarlingve kutima nomordo Péli Gábor estas hungara profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.
Gábor Péli [1] naskiĝis en 1956 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Péli frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris matematikan-fizikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1980, sociologian diplomon samloke en 1983. Post la unua diplomo li instruis en lernejo en Budapeŝto, inter 1983-1991 li estis lektoro en instituto de Universitato Semmelweis. Li akiris sciencan gradon Ph.D en 1984. Inter 1991-1994 li havis stipendion en Amsterdamo, inter 1994-2008 li komence esploris, poste li estis asistanto, fine lektoro en Groningen. En 2008 li estis nomumita docento en Utrecht, li akiris DSc en 2010 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Foje li instruas en Universitato Loránd Eötvös.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Organizational Ecology in the Mirror of Symbolic Logic (1994) - disertaĵo
- The logic of propagation strategies: Axiomatizing a fragment of organizational ecology in first-order logic (1997)
- Networks embedded in n-dimensional space: The impact of dimensionality change (2006)
- Policy Agendas and Births and Deaths of Political Parties vol.19 (2013)